
Advertise on podcast: kern.punkto
Rating
5from
This podcast has
10 episodes
Publisher
Eva & JohannesExplicit
No
Date created
2015/06/18
Latest episode
2026/09/30
Average duration
85 min.
Release period
40 days
Description
Podkasto de Eva kaj Johannes
Podcast episodes
Check latest episodes from kern.punkto podcast
KP241 Hungario
2026/09/30
Hungario dumjarmila membro de la eŭropa evoluo. Kelkfoje en la pasintaj 150 jaroj ĝi ludis gravan rolon en la historio de la kontinento. Ankaŭ nuntempe la ŝanĝoj okazantaj en la lando estas signifaj por tuta Eŭropo. Ni parolas pri ĉio ĉi kun spertulo kiu konas la landon deekstere kaj deene.
KP240 Flughonto
2026/09/01
Ni ĉiuj scias ke flugado estas malbona por la klimato. Tamen multaj el ni foje aŭ eĉ ofte flugas. Kelkaj el ni hontas pri sia kutimo flugi. Ĉu ni hontu? Kial? Kial ne?
KP239 Monda heredaĵo
2026/04/12
Kun nia jam bone konata gasto ni parolas pri la koncepto de monda heredaĵo. La temon ni diskutas je la ekzemplo de la Germana urbo Bamberg.
Alfred Nobel & Bertha von Suttner
2026/03/18
Alfred Nobel kaj Bertha von Suttner havis longjaran amikan rilaton. Du kleraj homoj kun tute malsama biografio longe debatis gravajn temojn de la mondo dum sia vivotempo en la 19a jarcento. La debatoj estas aktualaj ankaŭ en nia tempo. Ni skizas la du vivojn de niaj protagonistoj kaj provas ankaŭ skizi la debaton pri pacifismo en la tiama kaj nuna tempo
KP237 Genetiko
2026/02/16
Dum nia lasta epizodo registrita dum UK 2025 in Brno ni parolas pri fako kies komenca esplorado okazis en la kongresa urbo fare de monaĥo. Ekde tiam ĝi havis grandan evoluon kaj alportas al ni kaj ŝancojn kaj riskojn. Pri tio ni parolas kun kompetenta gasto.
Korupto
2026/01/11
Nia ĉi-epizoda gasto dediĉis multe da sia energio al la lukto kontraŭ korupto. Ni priparolas kiuj estas la efikoj de korupto kaj kial korupto estas unu el la decidaj faktoroj, ĉu socio estas sukcesa.
KP235 Santunoj
2025/12/23
Nia ĉi epizoda gasto estas unu el multaj homoj kiuj vivtenas tradicion enscenigi la kristnaskan historion al nuntempa aŭ pasinta ĉiutaga socio pere de argilaj figuroj. Por li ĉia figuro de la scenaro reprezentas etan miraklon.
KP234-Radioamatorismo
2025/11/17
La radioamatoroj jam jardekoj antaŭ la disvastigo de la interreto tutmonde komunikis ene de sia komunumo. Eĉ hodiaŭ homoj uzas etan bendon de la frekvenca spektro por tiu sia hobio. Sed ne nur estas hobio. En kriza kazo, kiam aliaj komunikaj rimedoj kolapsas, la radioamatoroj povas vivteni gravan komunikadon. Por certigi la senĝenan radiumadon radioamatoroj devas eksameniĝi por akiri la permeson ekfunkciigi sendilon. Simile kiel ŝoforo devas eksameniĝi por ekhavi la ŝoiforpermeson. Pro ĉio ĉi ni parolas kun nia ĉi-epizoda gasto.
KP233 Demenco
2025/10/26
Demenco estas ofta malsano kiun homoj suferas en la maljuna aĝo. Ni en tiu ĉi epizodo lernas, kio kaŭzas ĝin kaj kion oni faras por mildigi la konsekvencojn. Ege interese por homoj ankoraŭ sanaj estas la aferoj kiujn oni povas fari por eviti la plej severajn konsekvencojn se oni ricevas la malsanon: Konstrui kaj flegi mensan skafaldaron.
La rekonstruado de Nia Damo de Parizo
2025/10/06
En Aprilo 2019 forbrulis en incendio granda parto de la katedralo Nia Damo de Parizo. Post komenca ŝoko oni en tre lerta kunlaborado de multaj profesio sukcesis rekonstrui la edificon kaj tiel savi grandan kulturan heredaĵon. En la epizodo ni diskutas la historion de la katedralo kaj ĝiaj arkitektaj trajtoj. Ni priparolas detalojn de la rekonstruprocezo ĝis la refunkciigo de la katedralo.
Podcast reviews
Read kern.punkto podcast reviews
LeChatParle 2019/12/15
Interesegajn temojn
Estas bona podkasto, kaj ĝi havas diversajn temojn, kiujn ĉiuj povas ĝui
Kill_Joi_Boi 2016/12/28
Great conversations in Esperanto about diverse topics!
Estas granda plezuro aŭskulti esperantlingvajn konversaciojn pri diversaj temoj! La uzo de la lingvo, estas natura, kaj la enhavo estas interesega!
I...
ontalor 2016/07/30
Bonega
Ĝi estas la plej interesa podkasto mi trovis ĝisnune en Esperanto. Mi pensas ke Esperantujo bezonas pli de ĉi tiajn podkastojn. Eva kaj Johannes ne tr...