
Advertise on podcast: Pola Retradio en Esperanto
Rating
5from
This podcast has
25 episodes
Language
EnglishExplicit
No
Date created
2017/11/24
Latest episode
2026/10/20
Average duration
28 min.
Release period
6 days
Description
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
Unlock Pola Retradio en Esperanto podcast Email contact info,
Listeners & Audience details
Email contact information
Direct podcast contact details

Listeners
Audience numbers & engagement insights

Audience details
Podcast Insights

Podcast episodes
Check latest episodes from Pola Retradio en Esperanto podcast
E_elsendo el la 20.10.2026
2026/10/20
En la 1507-a E_elsendo el la 20.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Nicola Ruggiero, kiu en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA gajnis la unuan premion en la kategorio eseo. Ĝi estis dediĉita al Kálmán Kalocsay i.a. en la 50-a datreveno de lia morto. Antaŭ kelkaj tagoj en la reto estis prezentita speciala retprelego de Nicola Ruggiero al ĝi dediĉita „Inter silento kaj atesto”; Post la interparolo ni citas la poeziaĵon de Kalocsay „Aŭtuna parko” el „Tra la ŝtormo”.
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri vizito de diplomatoj en Bjalistoko; pri la problemo de obezeco kaj tropezo en la Unio, inkluzive de Pollando; pri malkresko de bierproduktado.
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la sukcese startinta hodiaŭ sondilo direkte al Fobo, unu el la lunoj de Marso, kiun lanĉis Japanio.
• Muzike akompanas nin la kanto de Kjara el ŝia albumo „Blua Horizonto” eldonita de Vinilkosmo.
• La akompana foto prezentas invitan afiŝon al la organizita de UEA kaj Literatura Akademio de Esperanto reta prelego de Nicola Ruggiero.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 15.10.2026
2026/10/15
En la 1506-a E_elsendo el la 15.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ en nia felietono pri dek ses lokoj ricevintaj la nomon „Mirlokoj de Pollando 2026” laŭ la plebiscito de la pola eldono de „National Geographic”, ni iom supraĵe informas pri la ok unuaj.
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 15.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la partopreno de poloj en la kultura vivo laŭ la Nacia Kulturcentro; pri la 17-a Internacia Violonista Konkurso en Poznano; pri la senpage viziteblaj en novembro kvar reĝaj rezidejoj en Pollando.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto, Jesper Jacobsen kaj citas lian respondon donitan al „Libera Folio” pri la prioritatoj en lia laboro; pri daŭra ebleco por junaj esploristoj aliĝi al la venontjara konferenco en Parizo „Esperanto 140” https://shesl.org/en/2027-esperanto-2/.
• Por la muzika programkontribuo ni elektis la kanton „Doloro” de Júlia Sigmond, por kiu muzikon kaj voĉon donis Raym. La akompana foto el Vikipedio prezentas la publikan kunsidon de la Akademio dum la UK en Seulo en 2017. La foton faris Robin van der Vliet – CC BY-SA 4.0.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.
E_elsendo el la 10.10.2026
2026/10/10
En la 1505-a E_elsendo el la 10.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la pioniroj de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Oto Bujwid. Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn ni informas pri Pollando kiel la unia avanulo en la kukurboproduktado.
• Nia scienca temo traktas la temon de la urba brupoluado kaj ĝiaj sekvoj.
• Hodiaŭ Vinilkosmo oficiale eldonis la trian bitan albumeton en Esperanto “jOmO popumas”. La aperigo kongruas kun la pasantaj hodiaŭ naskiĝdatrevenoj de tre fama artisto el Tuluzo kaj de la estro de VINILKOSMO, Flo Martorell. Krom niaj redakciaj bondeziroj por jOmO kaj Flo ni prezentas fragmente la kanton de jOmO „Agu por paco”.
• La akompana foto prezentas kukurbojn, nun tre popularajn en Pollando kiel konsuma produkto kaj kiel dekora elemento.
• Fine iom da humuro el nia arkivo. La komencaj vortoj kaj kelkaj skotaj ŝercoj el la libreto pri skolta humuro de Andrzej Pettyn, eldonita antaŭ multaj jaroj de FLE.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 05.10.2026
2026/10/05
En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la 19-jarcenta arta grupo nabistoj en la varsovia Muzeo de Łazienki-parko.
• Nia antaŭmikrofona gasto estas elstara afrika aktivulo el Togolando Adjévi ADJE, i.a. redaktoro de la platformo https://www.esperanto-afriko.org/. Kun li ni interparolis pri iuj problemoj de afrikaj esperantistoj dum la 111-a UK en Graz.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la planita por hodiaŭ en Rio de Janeiro ronda tablo pri „Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto” (uea.org/gk/1335a1), pri la 31.10, la tempolimo kandidatigi por la premio Gregoire Maertens 2026 (uea.org/gk/1333a1).
• Hodiaŭ ni komune aŭskultas fragmente la konatan kanton de Tom Jobim „Knabino el Ipanema”, kiun registris en la KD „Tom Jobim en Esperanto” (2002) Alejandro Cossavella kaj Flávio Fonseca. La akompana foto el vikipedio prezentas George Sand fotitan de Nadar, 1864.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 30.09.2026
2026/09/30
En la 1503-a E_elsendo el la 30.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• La hodiaŭa gasto de nia redakcio estas la rerenkontita dum la 111-a UK en Graz Stela Besenyei-Merger, dum la lastaj jaroj honorita per multaj premioj kaj distingoj. Ni do informiĝas pri tio, kio ŝanĝiĝis en ŝia esperantista vivo dum la lasta jaro kaj pri sukcesoj de la podkasto „Radikala Tenero”, kiun ŝi gvidas kun Carolin Weemeyer (https://radikalatenero.substack.com/). La akompana foto al la hodiaŭa programinformo el la fb-profilo de Stela prezentas ŝin en la akompano de amikoj dum la nunjara UK.
• Komencaj aktualaĵoj – post la historiaj datoj ligitaj kun la 30.09 – rilatas al lelekto de prof. Arkadiusz Marciniak el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano kiel la nova prezidanto de la Eŭropa Societo de Arkeologoj; al establo de la Komisiono por Evoluo kaj Sekureco de la Artefarita Intelekto rilate al la unia AI-akto kaj elekto de ĝia prezidanto, Pamela Krzypkowska i.a. nia redakcia kunlaborantino; al loka sukceso en la suda Pollando en la formo de riverpasejo, jam nomita Najbara Ponto por poloj kaj ĉeĥoj ĉe Olza-rivero.
• Per nia scienca temo ni proksimigas sukceson de japanaj sciencistoj el la Tokia Universtato kaj iliaj tiel nomataj nevideblaj elektrodoj. Ili povas malfermi vojon al diskreta, longdaŭra monitorado de pacientoj, kiuj tiel estus senigitaj je malkomforto senti sin observataj kaj taksataj.
• Hodiaŭ ni komune proponis aŭskulti fragmenton de la kanto „Vi estas amo” de Mikaelo Bronstein.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 25.09.2026
2026/09/25
En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio.
• Post elektitaj historiaj datoj ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri interesa ekspozicio pretigata en Varsovio lige kun la 800-a mortodatreveno de s-ta Francisko; pri restaŭro de la historia pavilono en la somera rezidejo Branicki-familio apud Bjalistoko; pri impona kolektista donaco de kelkdek horloĝoj por la muzeo en Wilanów.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara eldono de la tradukkonkurso Lucija Borčić, por kiu konkursaĵojn necesas sendi ĝis la 10-a de oktobro ([email protected]); pri la lanĉo de la dumviva membreco en la Societo Zamenhof (uea.org/gk/1325a1).
• Hodiaŭ ni komune aŭskultas fragmenton de la kanto de Feri Floro „Mi rakontas”. La foto prezentas la Nederlandan Hindion, en kiu dum 24 jaroj laboris la heroo de nia felietono. (Clockwork Orange z niderlandzkiej Wikipedii) CC BY-SA 3.0.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.
E_elsendo el la 20.09.2026
2026/09/21
En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV.
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri prof. Deptuła el Pollando, nova eksperto de WHO; pri juna polo distingita per Young Courage Award de la Sveda Wallenberg-Akademio; pri Inglot-kosmetikaĵoj el Pollando.
• Nian sciencan temon ni dediĉas al internaciaj esploroj, kiujn partoprenis polaj sciencistoj, pri la rolo de pupiloj por rekoni/ekzameni la cerbofunkciadon.
• Hodiaŭ ni komune proponis aŭskulti fragmenton de la kanto „Espero brilas en la Mallumo” por la teksto de Andreo Rygielski el la jutuba profilo WaveSculptor.
• La akompana foto afiŝita de Alekso Miller en Telegramo prezentas grupon de kelkaj usonaj kongresanoj dum la 111-a UK. En la dua vico en verda T-ĉemizo troviĝas nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto, Ruth “Margo” Keves-Cohen.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 15.09.2026
2026/09/15
En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo – WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono lige kun la hodiaŭa jubilea E_elsendo el Varsovio.
• Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo, pri la jubileanta Nacia Muzeo en Lublin (orienta Pollando) kaj la ekspozicio en la bjalistoka Muzeo de la Siberiekzilitoj.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri evento omaĝe al la forpasinta ĉi-somere prezidanto de la Akademio de Esperanto – uea.org/gk/1332a1; pri UEA- alvoko kunfesti la septembrajn – Semajno de Paco kaj Tago de la Eŭropaj Lingvoj – uea.org/gk/1331a1.
• Muzike akompanas nin Armel Amiot, kies elektronikan albumeton “Revivi” hodiaŭ – tio estas en lia naskiĝdatreveno – lanĉis Vinilkosmo.
• En la foto akompananta la programinformon prezentiĝas en la kongreseja vestiblo de la 111-a UK en Graz la ĉefredaktoro de la Pola RetRadio en Esperanto. La foton peritan de Jungkee Lee faris Sunera el Koreio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.
E_elsendo el la 10.09.2026
2026/09/10
En la 1499-a E_elsendo el la 10.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ reference al la lasta UK en Graz ni prezentas interparolon kun la nunjara premiito de G. Maertens-premio, Alex Miller el Usono. La interparolo estis registrita post la transpreno de la premio dum la ĵaŭda kongresprogramo. Lia foto kiel la gvidanto de la Nacia Vespero, de John Huang – kongresa fotisto, akompanas nian programinformon. Detalajn informojn pri la premiito enhavas la GK de UEA: uea.org/gk/1275a1.
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri Internacia Pritakso de Lernejaj Kapabloj-2025; pri la nova lernojaro en Pollando sen poŝtelefonoj; pri la sporta aktivado de poloj.
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la svedaj-ĉinaj esploroj pri la lernorezultoj de ĉinaj lernantoj uzantaj kaj ne uzantaj AI-on.
• Muzike akompanas nin la kanzono „Gitaristo”, kiun komponis kaj kantas Flávio Fonseca. Ĝia teksto, kies aŭtoro estas Ewa B. Grochowska, akiris la 1-an premion kiel la kantoteksto en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 05.09.2026
2026/09/05
En la 1498-a E_elsendo el la 05.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de IKUE, Marija Belošević, kun kiu ni interparolas pri la 77-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista – IKUE. Ĝi okazis en Graz antaŭtage de la 111-a UK.
• Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn pri la okazinta hodiaŭ Nacia Legado, al kiu aliĝis ankaŭ polaj kaj eksterlandaj esperantistoj; pri la kulturperdoj de Pollando dum la 2-a mondmilito kaj ĉi-rilata ekspozicio en la Eŭropa Parlamento; pri la proksimiĝanta al la fino en Varsovio ekspozicio pri Art Déco en la religia spaco; pri kolektista arĝenta monero honore al la pola olimpika leĝeratletika ĉampionino Halina Konopacka kaj honore al ŝia rolo en la savado de la orprovizoj de la Pola Nacia Banko dum la 2-a mondmilito.
• En la E-komunuma segmento ni peras la inviton de IKUE al publika diskuto dum la Monda Tago por Preventi Memmortigojn, la 10-an de septembro. Aliĝoj pere de [email protected].
• La foto akompananta la programinformon estas ilustraĵo el la publika domajno de la verko de Adam Mickiewicz „La Prauloj” (Avoj). Ĝiaj fragmentoj estis legitaj dum la hodiaŭa Tago de la Nacia Legado.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 30.08.2026
2026/08/31
En la 1497-a E_elsendo el la 30.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En niaj hodiaŭaj sonscenoj pri la 111-a UK en Graz ni koncentriĝas pri la omaĝprogramero honore al la mortinta en novembro 2025 Roman Dobrzyński. En ĝi ni aŭdas fragmente la salutojn de lia filo Feliks, esprimitajn ankaŭ en la nomo de la fratino Ewa, al la kongresanoj en Graz; etan fragmenton de la filmo pri Roman Dobrzyński de Jerzy Dryja, varsovia esperantisto, mortinta rekte antaŭ la 111-a. Roman Dobrzyński rememore adiaŭas Ursula Grattapaglia el la brazila Bona Espero. Kelkajn memorbildojn pri Roman Dobrzyński dividas Humphrey Tonkin.
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj - ni informas pri la okazonta Tago de la Nacia Legado (05.09.2026) kaj aparta E-legado en la Zamenhof-Centro en Bjalistoko. Ni informas pri prezidanta posteno de la pola sciencistino, prof. A. Tycińska en Asocio de Akuta Kardiovaskula Prizorgo; pri novaj merkatreguloj de mielo sur la pola merkato.
• La programinformon akompanas foto de John Huang prezentanta la kongresan publikon ĉe balkono de la Zamenhof-Salono en Graz.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 25.08.2026
2026/08/25
En la 1496-a E_elsendo el la 25.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia elsendo daŭras la sondokumenta retrorigardo al la 111-a UK en Graz. Hodiaŭ ni ligas al la eventoj el la 6-a de aŭgusto, dum kiu i.a. estis du programeroj ligitaj kun la beletra vivo de la E-komunumo. Ĵus aperis la GK de UEA kun la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026. En nia elsendo tiujn rezultojn sondokumente prezentas la prezidanto de la BK-oj Miguel Fernández. La sondokumento aperas en la reredaktita formo por la bezonoj de la elsendo. Ĝi estas trovebla en la fb-a profilo de Amikoj de Belartaj Konkursoj de UEA. La plia sondokumento rilatas al la lastaj minutoj de la omaĝa evento, "#Kalocsay 50 kaj #Auld 20: memore al elstaraj poetoj”. En ĝi István Ertl eksplikas, kiel kreiĝis la poemo de Wiliam Auld „La Plenumo” kaj legas ĝian tekston, Bruĉjo Casini prezentas anekdoton pri tio, kiel okazis, ke William Auld tradukis en Esperanton ĉiujn Ŝekspir-sonetojn. La scenon fermas la muzikigita versio de „La Plenumo” kantita sub la gvido de Zdravka Bojčeva.
• En la komenco de la elsendo ni prezentas - krom elektitaj historiaj datoj de 25.08 - kulturkronikajn informojn. Temas pri nekonataj manuskriproj de s-ta Aŭgusteno en Pelplin; pri la kreiĝinta Historia Centro de Templanoj en Opatów kaj porokaza ekspozicio; pri la daŭranta en Varsovio festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo".
• La foto akompananta la programinformon prezentas scenon, en kiu Tim Owen en la nomo de EAB anoncas, ke la gajnita premio en la Belartaj Konkursoj pro La Libro de la Jaro riĉigos la Konton Espero de UEA, kiu celas helpi esperantistajn viktimojn de militoj kaj naturaj katastrofoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 20.08.2026
2026/08/20
En la 1495-a E_elsendo el la 20.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ reference al la 111-a UK en Graz ni gastigas antaŭ nia mikrofono Amri Wandel, kun kiu ni interparolas pri taskoŝanĝoj en UEA-agado pri la scienco, pri la riĉa ĉi-rilata kongresa programo kaj ni informas pri distingitoj per la premioj Pirlot kaj Power.
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj - ni informos pri planita por septembro renkontiĝo dediĉita al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo. Ni informas krome pri reveno al historia kutimo en Krakovo malfermi kaj fermi la urban pordegon.
• Ni transdonas la informon pri la forpaso de nova Honora Membro de UEA, 100-jara Martin Stuppnig. Li estis nia tre aktiva aŭskultanto kaj ofta gasto de la redakcio. Ni memorigas arkivan interparolon de Andrzej Pettyn kun Martin Stuppnig pri lia partoprenado en la E-feriadoj en Międzygórze kaj en Kudowa.
• La programinformon akompanas foto de Heidi Goes pri la Libroservo dum la 111-a UK.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 15.08.2026
2026/08/16
En la 1494-a E_elsendo el la 15.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas pliaj sonscenoj el la Solena Fermo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz. Ili rilatas al la raporto de la Katalin Kováts pri la dumkongresa laboro de KER-komisiono de UEA. Sekve la estraranoj – Gong Xiaofeng – Arko, So Jinsu kaj Zdravka Boytcheva prezentas la nunjarajn distingitojn per la Diplomo pro la Elstara Agado kaj per la Diplomo pro la Elstara Arta Agado. Tiu listo aperis postkongrese kiel la Gazetara Komuniko de UEA: uea.org/gk/1320a1.
• Kiel ni informas en la elsendo en la paĝo de la Pola Nacia Biblioteko aperis ampleksa pollingva informo pri la 111-a UK, dum kies Esperantologia Konferenco oni parolis pri bibliotekaj kolektoj, i.a. Biblioteko Hector Hodler en Varsovio: https://www.bn.org.pl/aktualnosci/6200-biblioteka-narodowa-na-111-swiatowym-kongresie-esperanto.html.
• Komence de la hodiaŭa elsendo aŭdiĝas elektitaj kalendarfoliaj datoj ligitaj kun la 15-a de aŭgusto.
• La foto akompananta la programinformon prezentas publikan dankesprimon al la CO kaj Kongresa Fako. En la elsendo aŭdiĝas fragmente la kanto de Kajto „Mia koro estas birdo” el la KD „Sen timo”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
E_elsendo el la 08.08.2026
2026/08/08
En la 1493-a E_elsendo el la 08.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas elektitajn sondokumentojn el la Solena Fermo. Aŭdiĝas en ĝi - laŭ la sinsekvo de la programo - la vortoj de la Ĝenerala Sekretario, Aleks Kadar. La rezolucion de la 111-a UK prezentas Manuela Ronco. Jérémie Sabiyumva prezentas la decidon pri la la nunjara atribuo de la Premio Onisaburo Deguchi, kiu iris al kubaj esperantistoj. Fine aŭdiĝas la ferma parolado de la UEA-prezidanto, Fernando Maia.
• La foto akompananta la programinformon rilatas al la transdono de la Kongresa Flago el la manoj de la prezidanto de la graca LKK, Ewald Schick al la LKK-prezidanto de la Melburna UK, Sandor Horvath.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Podcast reviews
Read Pola Retradio en Esperanto podcast reviews
Timothy Chen Allen 2018/10/22
New episodes regularly, Good sound quality
I use this to train my ear to listen to Esperanto, so my main concern is sound quality and regularity of new episodes. They do great on both counts. I...
MousePolice 2018/05/14
Bona podkasto
I’ve been learning Esperanto this past year and putting Pola RetRadio in my podcast app has been invaluable for honing my listening skills. I listen ...
Podcast sponsorship advertising
Start advertising on Pola Retradio en Esperanto relevant audience podcasts
You may also like to advertise on these Podcasts

4.73423781
The Ancients
History Hit

4.89130312
The Why Files: Operation Podcast
The Why Files: Operation Podcast

51088171
Middle Children
Jessie Jolles and Chris Burns

4.8265112000
Morning Wire
The Daily Wire

4.518778373
American Scandal
Audible

4.689371215
Get Sleepy: Sleep meditation and stories
Slumber Studios

4.79026375
Life is Short with Justin Long
Audible

4.714118349
Bad Friends
Bobby Lee & Andrew Santino

4.7128971
10 to Life
Annie Elise

4.76752464
Criminology
Emash Digital & Mike Ferguson, Mike Morford