
Advertise on podcast: Fremdulo 3
This podcast has
39 episodes
Language
EnglishPublisher
FremduloExplicit
No
Date created
2020/09/22
Latest episode
2026/08/31
Average duration
36 min.
Release period
140 days
Description
Persona podkasto kun biaso por Esperanto-movado, lingvoj, muziko kaj publika transporto. #fremdulo #esperanto Telegramo: t.me/fremdulo
Unlock Fremdulo 3 podcast Email contact info,
Listeners & Audience details
Email contact information
Direct podcast contact details

Listeners
Audience numbers & engagement insights

Audience details
Podcast Insights

Podcast episodes
Check latest episodes from Fremdulo 3 podcast
3/09 Usona Radikala Fremdulo
2026/08/31
Bonusa epizodo, registrita kune kun Stela Besenyei-Merger (Radikala Tenero) kaj Brandono Sowers (Usone Persone) kadre de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graco, Aŭstrujo. Bonan aŭskultadon!
Radikala Tenero: https://radikalatenero.substack.com/podcast
Vi estos feliĉa finfine! Babilado kun Jorge Rafael Nogueras: https://radikalatenero.substack.com/p/vi-estos-felica-finfine-babiladoLa vivo de onklino. Intervjuo kun Stela: https://radikalatenero.substack.com/p/la-vivo-de-onklino-intervjuo-kunPovus esti simple... ...sed estas ne. Intervjuo kun Carolin: https://radikalatenero.substack.com/p/povus-esti-simple-sed-estas-ne-intervjuorulante kaj movante. Intervjuo kun Claire Divoy: https://radikalatenero.substack.com/p/rulante-kaj-movante
Usone Persone: https://usonepersone.substack.com/podcast
Traduku "funcle"!: https://usonepersone.substack.com/p/traduku-funcle-553Ĉu Esperanto estas sekto?!: https://usonepersone.substack.com/p/cu-esperanto-estas-sekto-1a4
Fremdulo: https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/
Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie): https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/episodes/307-Luksembure-kun-Gabriel-Labrie-e3ailis
Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
3/08 Fremdulo en Skoltlando (kun Lampido)
2026/03/23
Kiam mi estis lernejano en Pollando, mia imago pri skoltoj estis tre limigita – mi imagis naciisme motivitajn knabojn, kiuj prepariĝas por batali en milito. Tial la ekzisto de la Verdaj Skoltoj en Esperantujo estis por mi mistero. Mia gasto en tiu ĉi epizodo, Lampido, aktivas en tiu movado de preskaŭ dek jaroj kaj li afable konsentis klerigi min pri la temo.
Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
3/07 Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie)
2025/11/06
Foje en Esperantujo eblas ekkoni personon, kiu loĝas milojn da kilometroj for, sed tamen intense studas kaj priskribas la situacion en onia malgranda urbo. Ĝuste tio okazis al mi, kiam mi ekkonis mian hodiaŭan gaston. Gabriel Labrie estas doktoriĝanto el Montrealo, kiu esplore okupiĝas pri la lingva situacio en Luksemburgo. Sed ne nur!
Eksciu pli pri la projekto Ellenberger:
- artikolo en Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2023/10/24/henri-ellenberger-kronikis-sian-vivon-en-esperanto/
- fragmentoj el la taglibroj: https://www.liberafolio.org/2023/10/24/fragmento-el-la-taglibro-de-henri-ellenberger/
- la taglibroj disponeblaj en la retejo de la Aŭstra Nacia Biblioteko: https://www.onb.ac.at/eo/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/tagebuecher
Menciitaj libroj:
- Sherry Simon, “Cities in Translation. Intersections of Language and Memory”, Routledge 2012
- Henri F. Ellenberger, “The Discovery of the Unconscious: The History and Evolution of Dynamic Psychiatry”, unua eldono en 1970
- Emmanuel Delille, “Une histoire comparée de la psychiatrie. Henri Ellenberger (1905-1993)”, Editions Rue d'Ulm 2021
Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
Ĉapitroj de la epizodo:
00:00:00 Enkonduko
00:01:41 Gabriel prezentas sin
00:07:22 Gabriel, ĉu vi estas esperantisto?
00:18:54 La amuza rakonto pri nia unua renkontiĝo
00:23:40 Kial Luksemburg(i)o
00:29:38 Kiun lingvon oni parolas en Luksemburgo? (parto 1)
00:40:10 Leĝo de Tonjo: Luksemburgo kaj Luksemburgio
00:44:17 Kiun lingvon oni parolas en Luksemburgo? (parto 2)
00:53:36 Doktoriĝa disertaĵo de Gabriel
01:07:18 Uzado de Esperanto
01:12:26 Projekto Ellenberger
01:25:09 Esperantujo kontraŭ aliaj intereskomunumoj
01:29:29 Dankon
3/06 Ni juĝas Esperantujon (kun Tyron Surmon)
2025/04/13
Dum la mondo ŝanĝiĝas, la Esperanto-movado evoluas. En ĉi tiu epizodo Tyron Surmon kaj mi juĝas la ŝanĝojn kaj tendencojn en Esperantujo kiujn ni rimarkis dum nia movadaneco.
Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
Sekcioj de la epizodo:
00:00:00 Enkonduko - ni taksos aferojn
00:05:30 UEA kaj TEJO
00:22:15 Eventoj
00:42:00 Muziko
00:59:25 Esperanto en la reto
01:21:30 Tutmondeco
01:30:22 Kiomo de esperantistoj
01:40:37 Konkludo
3/05 Ni restu en Kontakto (kun Karina Oliveira kaj Tatu Lehtilä)
2024/11/17
Kiel aspektas redaktado de junulara revuo en la 21-a jarcento? Pri tio mi babilas kun de membroj de la redaktora teamo de “Kontakto”: Karina Oliveira, la redaktoro, kaj Tatu Lehtilä, provleganto. Aŭskultu do pri la kulisoj de la laboro kaj pri nia vidpunkto pri tio en la sekva interparolo en “Fremdulo”.
Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
3/04 Averaĝa civitano en Esperantujo (kun Tyron Surmon)
2024/11/10
Ĉu ekzistas vivo en Esperantujo post kiam oni eliris el la Estraro de TEJO? Kio estas la nuntempaj krizoj de TEJO? Kiom da Elektaj Komisionoj necesas por elekti novan Estraron?
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
3/03 Unu jaron poste (kun Rafał Darasz #3)
2024/11/05
Unu jaron post nia lasta, duepizoda interparolo, mi renkontiĝas denove kun Rafał Darasz – Esperanto-aktivulo, doktoriĝanto pri gestolingvistiko, unuafoja partopreninto de IJK. Ni babilas pri la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde nia lasta antaŭmikrofona babilado, kaj pri niaj vizioj pri Esperanto-aktivado.
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
3/02 Esperantuja tediĝo (kun Rafał Darasz #2)
2023/09/10
Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili.
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
3/01 Loĝi en Pollando (kun Rafał Darasz #1)
2023/09/03
Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon!
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
2/07 Mi denove plendas pri Esperantujo
2022/01/09
Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/06 Publika debato tviteriĝas
2022/01/02
Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/05 Resumo de 2021
2021/12/26
Feliĉajn jarfinajn festojn kaj bonan novan jaron! Hodiaŭ mi daŭrigas la pli spontanean formon de la podkasto por honeste resumi la lastan jaron en mia vivo.
Jarkompaso: yearcompass.com/eo
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/04 Ĝojo pri la neebla
2021/12/19
En mia hodiaŭa babilado mi invitas vin aliĝi al mia navigado tra la malkvieta maro de diversaj pripensaĵoj kiujn mi havis en la lasta tempo. Inter ili: la kulisoj de verkado de scienca artikolo, mia sperto pri retaj lecionoj ĉe universitato kaj miaj lastatempaj konstatoj pri la esenco de tradukado.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/03 Reveno al Parizo
2021/12/12
En novembro mi sukcese iris al Parizo por viziti mian amikinon kaj ankaŭ iom rekonatiĝi kun la urbo. Mia reveno ne estis tamen tiom sukcesa…
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/01 Kiel mi trovis loĝejon en Varsovio
2021/04/27
Serĉado de loĝejo povas esti malfacila en ĉiu urbo en la mondo, kaj ankaŭ la varsovia loĝejmerkato havas siajn specifajn malfacilaĵojn. Mi tamen sukcesis ekhavi iun loĝejon por mi – kiel mi faris tion? Kaj kiun impreson mi havas pri tio post kiam mi travivis kelkmonatan serĉadon de loĝejo en Parizo? Aŭskultu mian rakonton pri tio en la unua epizodo de la dua serio de #Fremdulo!
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Podcast reviews
Read Fremdulo 3 podcast reviews
Podcast sponsorship advertising
Start advertising on Fremdulo 3 relevant audience podcasts
You may also like to advertise on these Podcasts

4.947830414
The Shawn Ryan Show
Shawn Ryan

4.5185359
Who, When, Wow!
Tinkercast | Wondery

4.6687991120
Armchair Expert with Dax Shepard
Armchair Umbrella

4.9554252197
The MeidasTouch Podcast
MeidasTouch Network

4.639655
Only Murders in the Building Podcast
Straw Hut Media

4.7831519
The Home Service Expert Podcast
Tommy Mello: $200 Million Founder|Forbes, Inc., Entrepreneur Columnist

4.443501361
Something You Should Know
Mike Carruthers | OmniCast Media

4.7906254
Everything is Fine
Jennifer Romolini and Kim France

4.610868576
Serialously with Annie Elise
Annie Elise & Audioboom Studios

4.41171483
The Outlier Health Podcast
Matt Frazier, Matt Tullman, Isabelle Caputo, and Doug Hay