1762389614
Usone Persone

Advertise on podcast: Usone Persone

Rating
★★★★★
4.8
from
5 reviews
This podcast has
49 episodes
Publisher
Usone Persone
Explicit
No
Date created
2024/08/12
Latest episode
2026/10/15
Average duration
81 min.
Release period
40 days

Description

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu! Reagu per retmesaĝo al [email protected] usonepersone.substack.com

Podcast episodes

Check latest episodes from Usone Persone podcast


4.8 - Niaj Ĥobioj
2026/10/15
Ĉu nia plej loroza epizodo ĝis nun? Aŭskultu por lerni kion faras (kaj faris) la usonaj personoj, kiam ni ne Esperantumas, kaj por ekscii kial la titolo diras “ĥobioj” kaj ne “hobioj”. Krom la litero Ĥ, subtenis la epizodon Matt Brooks, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, Csaba Hoch kaj Kerheo. Dankon al ili ĉiuj! Ligiloj Substako de Usone Persone Libroj: Australia Felix Palestino Strangolata Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Usone Radikala Fremdulo
2026/08/31
Ĝuu ĉi-tiun specialan ‘krosoveran’ epizodon de Usone Persone (trione), Radikala Tenero (almenaŭ unu ero), kaj Fremdulo (la propra ulo)! Ni registris ĝin vive okaze de la Universala Kongreso de 2026, okazinta en Graco, Aŭstrujo. Se vi ŝatas kaj volas vidi pli da similaj vivaj podkastoj: * dividu la epizodon, ŝatu niajn podkastoj, ktp; * Diru al eventorganizantoj, ke vi volas mem sperti tiajn programerojn dum iliaj eventoj. Dankesprimoj: Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, Csaba Hoch kaj Kerheo. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
4.7: Stela en Usono!
2026/08/31
Kion pensas Stela pri Usono? Onidire (kaj ŝiadire!) Stela ĉiam nur kritikas, sed, ĉu vere? Aŭskultu ĉi tiun epizodon por lerni pri tio, kiel la doganistoj traktis ŝin, kion ŝi lernis pri la usona kulturo, kaj kia estis ŝia unua sperto kiel instruisto ĉe NASK. Libroj: Cryptonomicon Malgranda frato Dankesprimoj: Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, Csaba Hoch kaj Kerheo. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
4.6 - Nia Somero 2026
2026/07/22
Kaj se vi scivolas pri la sekreta mansigno de la usonaj personoj… nu, vi daŭre scivolos, ĉar la podkasto ne montros ĝin…! Tamen, almenaŭ aŭdu pri ĝi dum ĉi tiu epizodo! Ligiloj Substako de Usone Persone Libroj: Cryptonomicon A dream eclipsed Nordo. Amo Dankesprimoj: Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, kaj Csaba Hoch. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
4.5 - Katalune sunmalantaŭlune
2026/06/25
Ni bonvenigas Òscar Hernández kaj Lucía Fernández, aktivuloj en Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kaj organizantoj de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Katalunujo, kie eblos spekti plenan suneklipson. Ni diskutas la progreson de KEJ, kiu antaŭnelonge estis refondita de tri junuloj, kaj nun provizas kursojn en tri universitatoj en Barcelono. Ni aldone lernas multe pri veterfenomenoj, kiujn eblas atendi dum la IJK. Restu ĝis la fino por lerni kio plej tentas Hanson. Ligiloj: Internacia Junulara Kongreso Substako de Usone Persone NASK Landa Kongreso Libroj: The broom of the system El cuento de la criada Kie vojoj renkontiĝas La mastro kaj Margarita A dream eclipsed Dankesprimoj: Ni volas elkore danki niajn subtentanojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, kaj Csaba Hoch. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
4.4 - Usone Eldone
2026/04/02
Estu inter la unuaj esperantistoj por aŭdi pri Eldonejo Guteto, eldonejo starigata de Esperanto-USA! Ni re-re-re-re-bonvenigas Stela B-M —kiu nun laboras por establi la eldonejon— por paroli pri la projekto, pri la laboro farita ĝis nun, la celo kaj planoj, kaj la nunaj prioritatoj. Ŝi parolas ankaŭ pri la Limbo, en kiu ŝvebas la rajtoj de multaj el niaj klasikaĵoj, kaj substrekas la gravecon, ke verkistoj pensu pri siaj rajtoj. Bonvolu plenigi la enketilon, kiu informos la direkton de Guteto, kaj kies rezultojn publikigos Esperanto-USA. Lernu pli pri Guteto Kaj se vi scivolas, kial ni alkroĉas foton de bradipo, nepre aŭskultu ĝis la fino! (Registrita la 30-an de marto, 2026) Aliaj Ligiloj: Aliĝu al NASK kaj la Landa Kongreso en Klevlando Telegram-kanalo de Usone Persone Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
4.3 - Rafe Trafe
2026/01/30
Laste kaj fantaste de nia sub-serio pri la usonaj personoj, ni prezentas al vi intervjuon kun nia kara Rafa Nogueras. Aŭskultu por lerni pli pri lia engaĝiĝo kun Esperanta-literaturo, pri lia rilato al Portoriko, kaj pli! Ligiloj Substako de Usone Persone NASK Epizodo pri Rafa en Radikala Tenero Libroj: Centvorte Haifa Republic Radical Universalism La fotoalbumo Dankesprimoj: Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger kaj Stephen Hinton. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
4.2 - Barbulo en Barbado (kaj aliloke!)
2025/12/25
Feliĉan Kristnaskon al tiuj, kiuj festas ĝin! Kiel donacon ricevu de viaj plej ŝatataj usonaj personoj la duan epizodon de nia nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. (Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!). Hodiaŭ estas la vico de Brandono, do aŭskultu por ekscii pli pri liaj iama punkeco, vojaĝemo kaj Jutub-kanalo! Libroj Menciitaj: La enigmo de l' ar@neo If Venice Dies Subtenantoj: Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-Merger Fotoj: Brandono dum komitatkunsido de UEA en Brno: John HUANG Brandono ekstere en Toronto dum la Dulanda Kongreso: Preston FIRESTONE Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
4.1 - Patre Pastre
2025/12/15
Okaze de Zamenhof-tago 2025, ni regalas vin per komenco de nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro! Libroj Menciitaj: Farango Beletra Almanako 52-53 Nek Setlanto Nek Nativo Subtenantoj: Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-Merger Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Podkaste Bombaste
2025/07/31
Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por Radikala Tenero), kaj Helena Ávila (por BabiBEJO). Post la diskuto, pluraj spektantoj komentis al ni, ke ni devintus registri la diskuton kiel memstara podkasta epizodo, kaj ni bedaŭris, ke ni tion ne faris. Do, estis des pli ĝoja surprizo por ni, kiam nia amiko Alekso MILLER informis nin, ke li filmis la diskuton, kaj eĉ poste ĝin muntis!Do, se vi ne venis al Toronto ĉi-jare, ĝuu tiun ĉi kvazaŭ krosoveran* epizodon! La diskuto ankaŭ spekteblas ĉe Jutubo. *Krosovera: Komuna, kunlabora. Origininta dum nia unua viva epizodo en Ralio, 2023. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
3.10 - Kanade Invade (viva epizodo)
2025/07/27
(Se vi ricevas tiun ĉi epizodon per podkast-aplikaĵo, sciu, ke eblas ankaŭ spekti filmitan version de ĝi ĉe nia Substak-konto!) Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK (okazinta samloke kiel la DLK). Ne maltrafu la okazon aŭskulti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis! Libroj Centvorte (Amazon) Centvorte (UEA) Ligiloj Substako de Usone Persone NASK Dulanda Kongreso 2025 Radikala Tenero Subtenantoj Dankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
3.10 - Kanade Invade (filmita viva epizodo)
2025/07/27
Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni filmis antaŭ ĉeestantaro dum la vespero inter NASK kaj la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK. Ne maltrafu la okazon spekti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis! Libroj Centvorte (Amazon) Centvorte (UEA) Ligiloj Substako de Usone Persone NASK Dulanda Kongreso 2025 Radikala Tenero Subtenantoj Dankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Voje Foje
2025/06/19
Por epizodo 3.9, la Usonaj Personoj diskutas la Vojon de Sankta Jakobo / la Jakobvojon (hispane: "El Camino de Santiago”, portugale: “O Caminho de São Tiago”), laŭ kiu Brandono pilgrimis pli frue dum la jaro. Hanso klarigas la historion kaj la religiajn signifojn, kaj Brandono rakontas pri siaj spertoj, surprizoj, kaj sopiroj. Plej grave: ĉu Brandonon plene indulgis la eklezio? Aŭskultu por eltrovi! Ligiloj Blogeroj de Brandono pri la Jakobvojo: Parto 1 kaj Parto 2 Substako de Usone Persone NASK Dulanda Kongreso 2025 La Vojo de Sankta Jakobo Subtenantoj Dankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
3.8 - Verŝu la TEJO-n
2025/05/05
Gastas ĉe nia mikrofono Tyron SURMON, prezidinto de TEJO por 2023-24. Kun li ni multe diskutas kio funkcias bone kaj malbone en TEJO kaj en la movado ĝenerale, kia estas la sperto servi en estraro aŭ eĉ prezidi organizon, kaj kion ni prognozas por la estonteco de la movado. Kiel juna esperantisto trovas sian vojon al TEJO? Kial TEJO-anoj apud la aĝlimo malpli ofte trovas sian vojon aktiviĝi en UEA? Ĝis kiu grado respondecas Hanso por la plej enliberafoliigindaj aferoj? Registrita la 3an de majo, 2025 Ligiloj Substako de Usone Persone Substako de Brandono NASK Dulanda Kongreso 2025 KER-ekzamenoj Libroj: La Biblio Bridge of Words The Secret History La Kaŝita Vivo de Zamenhof La Sindikato de Jidaj Policistoj Baza Literatura Krestomatio Parnasa Gvidlibro Mi Stelojn Jungis al Revado Dankesprimoj: Ni volas elkore danki niajn subtenantojn Matt Brooks kaj Phillip David Morgan. Dankon al ili ambaŭ! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
3.7 - Baza legolisto (2-a parto)
2025/04/05
En ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a epizodo de nia unua sezono, en 2023, ni diskutis la unuajn 10 verkojn en la listo, kaj hodiaŭ ni daŭrigos nian trarigardon trae. Ni volas elkore danki Matt Brooks, nian unuan subtenanton pere de Substako, kaj ankaŭ Phillip David Morgan, kiu lastatempe abonis. Dankon, Matĉjo kaj Phillip! Ankaŭ vi povas mone subteni nin, se vi volas helpi nin pagi la kostojn de la registrado kaj aliaj elpezoj. Libroj diskutitaj: Fajron sentas mi interne Naskitaj sur la ruino (bitlibre) Sur kampo granita Bakŝis Jen la sablo el mia klepsidro La litomiŝla tombejo Vivo kaj opinioj de mastro M'Saud Se grenereto... Kredu min, sinjorino! El la maniko 33 rakontoj Trezoro (parto 1) Neŭtrale - Sten Johansson Aliaj Ligiloj Substako de Usone Persone NASK Dulanda Kongreso 2025 Kanada Esperanto-Asocio MeKaRo KER-ekzamenoj Baza Legolisto Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe

Podcast reviews

Read Usone Persone podcast reviews


4.8 out of 5
5 reviews
★★★★★
Ŝamanjo, kalifornio usono 2025/02/07
Mirinda Podkasto
Fine! Podkasto kiun mi vere povas aŭskulti kaj ĝui. La temoj de la programoj tute taŭgas. Ĝi ne enuas kaj nek estas nematura kiel multaj aliaj podkast...
check all reviews on apple podcasts

Podcast sponsorship advertising

Start advertising on Usone Persone relevant audience podcasts


What do you want to promote?

You may also like to advertise on these Podcasts